Juna Pollando (pole Młoda Polska) estis pola varianto de modernismo en literaturo, muziko kaj arto el la jaroj 1890-1918. La nomo de ĉi tiu movado estas analoga al ekz. Juna Germanujo. Juna Pollando estis rezulto de forta estetika kontraŭo al pli fruaj ideoj de pozitivismo, kiun sekvis sufoko de la Januara Ribelo. La movado antaŭenigis dekadencon, novromantikismon, simbolismon, impresionismon kaj secesion.